WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Samuel 22
30 - Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron.
Select
1 - Kaj David eldiris antaŭ la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul.
2 - Li diris: La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto.
3 - Dion, mian Rokon, mi fidas; Mia ŝildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia rifuĝejo; Mia Savanto, kiu helpas min kontraŭ maljusteco.
4 - Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
5 - Ĉar ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Torentoj pereigaj min teruris;
6 - La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis; La retoj de la morto min atingis.
7 - En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi vokis; Kaj el Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio atingis Liajn orelojn.
8 - Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la ĉielo ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
9 - Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi.
10 - Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren, Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
11 - Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
12 - Li ĉirkaŭigis Sin per mallumo kiel per tendo, Per densaj nuboj, plenaj de akvo.
13 - De la brilo antaŭ Li Ekbrulis karboj per fajro.
14 - El la ĉielo ektondris la Eternulo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon.
15 - Li ĵetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin.
16 - Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro, Nudiĝis la fundamentoj de la universo, De la minaca voĉo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo.
17 - Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;
18 - Li savas min de mia potenca malamiko, De miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
19 - Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
20 - Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.
21 - La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
22 - Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
23 - Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
24 - Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
25 - Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ mia pureco antaŭ Liaj okuloj.
26 - Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia;
27 - Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
28 - Popolon humilan Vi helpas; Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn.
29 - Ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon.
30 - Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron.
31 - La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
32 - Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
33 - Dio fortikigas min per forto; Kaj Li perfektigas mian vojon.
34 - Li similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj.
35 - Li instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
36 - Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas.
37 - Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
38 - Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
39 - Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn.
40 - Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
41 - Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
42 - Ili rigardas ĉirkaŭen, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
43 - Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero; Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas.
44 - Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu ĉefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
45 - Aligentuloj respektegas min; Ili obeas min per atentaj oreloj.
46 - Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
47 - Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo:
48 - Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn;
49 - Kiu forkondukas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.
50 - Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.
51 - Li donas grandan helpon al Sia reĝo, Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.
2 Samuel 22:30
30 / 51
Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget